FANDOM


Mejce Vindu (ang. Mace Windu; [mejs ŭindu]) estis maskla Koruna Ĵedaja Majstro de legenda statuso kiu estis la Majstro de la Ordo ĝis la Batalo de Ĵeonozo, post kiu li donis la titolon a Grandioza Majstro Joda. Devenante de la mondo de Haruun Kal, Mejce Vindu servis kiel unu de la lastaj membroj de la Ĵedaja Alta Konsilio antaŭ la Ĵedaja Genocido. Servante en la Konsilio, Vindu estis ofte konsiderata kiel sekundo nur al la Grandioza Majstro Joda, kvankam Vindu estis ok jarcentoj pli juna ol Joda. La saĝeco kaj potenco de Vindu estis konsideritaj legendaj per multaj, kiel estis la efikoj de liaj vortoj.

Vaste konsiderita unu el la plej bonaj skermistoj de la Ĵedaja Ordo, Vindu kreis Vaapad, la modernan sepan formon de lumsabra batalo kiun li majstris. Li estis la nura praktikanto de la formo kiu ne falis al la malluma flanko. Vindu servis la Ĵedaja Ordo por lia tuta vivo, trejnante plurajn Ĵedajojn, inkludante Depa Bilaba kaj Eĉu Ŝen-Ĵon.

Ĝi estis Majstro Vindu kiu gvidis du cent kaj dek du Ĵedajojn en la Batalo de Ĵeonozo kaj mortigis la malfama premiĉasisto Ĵango Fet. Li daŭrigis servi la Respubliko dum la Klono-Militoj, ofte sur la frontoj de furioza batalado, kie li gvidis Respublik-fortojn kiel Alta Ĵedaja Generalo. Li distingus sin trans multaj frontoj, precipe sur Dantuin, kvankam distingus sin sur Rajlot, Nul, Boz Pity kaj Haruun Kal inter aliaj. Dum la finaj tagoj de la milito, Vindu alfrontis kaj venkis Dart Sidiuso en malfacila duelo, post estado informita de Jedaĵa Kavaliro Anakin Skajvalker ke Sidiuso kaj Supera Kanceliero Palpatin estis la sama persono. Li estis ultimate perfidita de Skajvalker kaj poste mortigita de Sidiuso, falante al sia morto de la fenestro de la oficejo de Sidiuso.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki