FANDOM


Jeffrey Jacob ABRAMS (ofte mallongigata J. J. Abrams, naskiĝis la 27-an de junio 1966 en Novjorko, Usono) estas usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro.

Post la naskiĝo en Novjorko, li frue kun sia familio translokiĝis al Los-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegion Sarah Lawrence en Bronxville, Novjorkio.

Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, inter alie Armageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj serioj Felicity (1998), Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serio Lost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serio Mission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste li inter alie reĝisoris la filmon Star Trek, la 11-an kinejan filmon el la samnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.

Listo de filmoj

Filmaj scenaroj

  • 1990: Filofax
  • 1991: Regarding Henry
  • 1992: Forever Young
  • 1997: Gone fishin’
  • 1998: Armageddon
  • 1998 ĝis 2002: Felicity
  • 2001: Joyride
  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • 2004 ĝis 2010: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe

Filma produktado

  • 2001: Joyride
  • 2008: Cloverfield

Reĝisorado

  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • ekde 2004: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe
  • 2009: Star Trek
  • Star Wars VII

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki