FANDOM


La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.

Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai'. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.

En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.


Famaj filmoj

  • Great Expectations (Britio, 1947)
  • Oliver Twist (Britio, 1948)
  • Kind Hearts and Coronets (Britio, 1949)
  • The Ladykillers (Britio, 1956)
  • The Bridge on the River Kwai (1957) (Akademia Premio por plej bona aktoro)
  • Our Man in Havana (Britio, 1960)
  • Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
  • Doctor Zhivago (Usono, 1965)
  • Star Wars Episode IV: A New Hope (Usono, 1977)
  • The Empire Strikes Back (Usono, 1980)
  • Return of the Jedi (Usono, 1982)
  • A Passage to India (Britio, 1984)
  • Kafka (Usono, 1991)

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki